Kadre de la aktoj organizitaj en nia lando por festi la 400-jaran Jubileon de la unua eldono de la Kiĥoto. La Fundacio de Esperanto kontribuis al tiu celebrado per la disdonado, al publikaj prikulturaj centroj, de la esperantlingva versio de tiu verko. Nia Astura Esperanto Asocio kunlaboris en tiu tasko kun la Fundacio de Esperanto per la transdonado de du ekzempleroj de tiu verko, kune kun ekzempleroj de nia propra eldonaĵo, ASTURA BUKEDO, al la Universitato de Oviedo.
Oni informas pri la oficialaj aktoj de transdonado de tiuj libroj en la paĝoj alireblaj per musklakado sur la subaj bildoj.